Jen do nia hostorio pri la hund' kaj la katin': tiam ja perdiĝis io kaj neniu trovis ĝin. Ĉu la hund' aŭ la katin' estis kiu trovis ĝin. Diris jam aĉa virino certe trovis ĝin la hund', mi ne vidis la katinon nek miaŭi aŭdis ŝin. Se mi povos kapti lin kare tuj li pagos ĝin. Kontentiĝis la virinoj ĉar la hund' sin tenis for, nun vi nutru la katinon ke grasiĝu ŝia korp'. Per bone rostita pan' franda pli ol marcipan'. Froste pluve en tempesto oni eldomigis min, malgraŭ kruda ŝtormvetero, oni ne endomigis min. Sen dormejo kaj furaĝ' nur por honta aĉa vivad'. Ĵus mi iris al pirujo, bona ŝanc' favoris min, mi nur manĝis unu piron kaj ŝtonbruo celis min. Mia mort' estis la cel' sed por mia fia afer'. Nun jam venas la printempo kaj la vulp' estos sinjor', tiam oni klare spertos ĉu la hund' estas trezor'. Kiam vulp' estas sinjor' de l'hund' kreskas la valor'