Kanton galantan mi kantos
Aŭdu pri ĉi afer'
temas pri iu knabino
de l'muelist' filin'
Adiaŭ birdeto mia
mi ne forgesos vin.
Ofte ŝi traktas vendiston
estas por ŝi plezur'
la patro ŝin admonis:
Ne alparolu lin
Adiaŭ birdeto mia
mi ne forgesos vin.
Ha, mia patro aŭskultu
penos vi sen sukces'
se mi ne povas dumtage
nokte renkontos lin.
Adiaŭ birdeto mia
mi ne forgesos vin.
Mi lasos vin sen heredo
mia plejaĝulin'.
Do mi kunportos la rajtojn,
rajtojn de la patrin'.
Adiaŭ birdeto mia
mi ne forgesos vin.
Iros mi al Barcelono
servi al Kavalir'
kaj se l' servad' min enuas
iros mi al Franci'.
Adiaŭ birdeto mia
mi ne forgesos vin.